
Datumoj de la societo
Plena nomo: E-SENCO Towarzystwo Kulturalno-Społeczne im. Ludwika Zamenhofa
Adreso: ul. Podmiejska 15, 61-357 Poznań
Numero de la bankokonto: 73 1940 1076 3036 1258 0000 0000
Agado de la klubo
De pluraj jaroj, la Societo E-Senco, kaj pli frue la klubo sub la sama nomo, organizis E-kursojn. Unue, la bazajn kursojn, kun unujara daŭro. Poste, fulmaj kursojn, por enkonduki lokan publikon al Arkones.
E-Senco estas organizanto de la mondefama festivalo ARtaj KONfrontoj en ESperanto “ARKONES”. Ĝi estas ĉiujara festivalo pri Esparantaj kulturo, arto kaj scienco. Al la programo kontribuas la partoprenantoj mem. Arkones okazas de 1980.
Historio de la Societo
Ekde la jaro 2003-2007 E-Senco funkcis kiel junulara klubo. Pri ĝia historio kaj agado vi legu sube. Dum la jaro 2007 oni decidis fondi Esperantistan asocion por festi jubileon de Esperanto kaj jubileon de la naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof. Fin-fine oni starigis Societon kiu heredis la nomon E-Senco
Koncize pri la historio de la klubo
Nia klubo naskiĝis fine de la jaro 2003 – oktobre. Fondis ĝin tiam Leszek, Przemo kaj Tobiasz. Ni elektis nomon: E-SENCO aŭ plennome: Esperanta Senco.
Dum tiu mallonga periodo ni sukcesis okazigi kursojn kaj varbi kelkajn homojn. Ni aktivis en LKK de IJK en Zakopane kaj aktivas en OK (Organiza Komitato) de ARKONES. EN la jaro 2005 ni prezentis Esperanton dum la Tago de Eŭropaj Landoj. Espereble ni minimume iome popularigis Esperanton en nia regiono.