Aktualaĵoj

El Popola Ĉinio serĉas fremdevenan redaktoron!

El Popola Ĉinio ( www.espero.com.cn) estas Esperanta retejo, kiu dissendas informojn pri socio, kulturo kaj ekonomio de Ĉinio kaj ankaŭ Esperanto-movado.
Nun ĝia redakcio intencas engaĝi fremdlandan e-istan redaktoron, kiu plenumos laboron verki artikolojn por, redakti kaj lingvopoluri artikolojn de la retejo.

Legu pli » Komentoj [2] 2012.02.14 Tobiasz Kaźmierski

27-aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto 23-25 de spetembro en Poznań

Poznanaj esperantistoj el la Societo E-Senco invitas vin pasigi unu el lastajn varmajn semajnfinojn ĉi jare partoprenante Artajn Konfrontojn en Esperanto “ARKONES”. La aranĝo okazos jam la 27-an fojon kaj celas allogi esperantistojn el Poznań, Pollando kaj la tuta mondo.

Legu pli » Komentoj 2011.08.18 Tobiasz Kaźmierski

Ĉu restartos la interlingvistikaj studoj? - mesaĝo de Ilona Koutny

En tiu ĉi jaro restartus la 3-jara postdiploma interlingvistika studado en UAM (Poznan), kiu funkcias ekde 1998, se estus sufiĉe da partroprenantoj. En la 3a jaro de la studoj okazos interalie pedagogia specialiĝo.Temas pri dufoja vizito en Poznan por po unusemajna intensa sesio ĉiujare kaj intertempa hejma laboro.

Legu pli » Komentoj [4057] 2011.08.12 Tobiasz Kaźmierski

Filmoj registritaj dum la XXIV-a ARKONES

Jen kelkaj filmetoj. Ĝuu!

Legu pli » Komentoj 2011.05.17 Tobiasz Kaźmierski

50 jaroj de Esperanta Redakcio de Pola Radio!

La 4-an de aprilo 2009 kvindekjarigxis la Esperanto Redakcio de Pola Radio. Oni lancxis la redakcion en la jaro 1959, 100 jaroj post la naskigxo de L. Zamenhof. Ekde tiam miloj esperantistoj mondvaste regule auxskutlas informojn de Pollando kaj informoj pri E-movado. Al redakcianoj ni deziras cxion bonan kaj dauxran efikan laboron. Cent jarojn!

Eblas auxskluti la la elsendojn cxe la retpagxo de Pola Radio: http://www.polskieradio.pl/eo/

Legu pli » Komentoj 2009.04.05 Tobiasz Kaźmierski

Oblata renkontiĝo

Ni ŝatus prezenti kelkajn fotojn faritajn dum la oblata renkontiĝo en la sidejo de la poznana filio de PEA.

Legu pli » 2009.01.28 Tobiasz Kaźmierski

Korajn gratulojn!

Korajn gratulojn por d-ino Ilona Koutny, kiu estas membro de la Societo E-Senco kaj jam de multaj jaroj disfamigas la urbon Poznań inter tutmonda Esperanto-movado kaj ankaŭ ekstere. Nia kolegino estas elektita ESPERANTISTO DE LA JARO 2008. Sukceso estas des pli furora, ke ŝi estas la unua elektita virino.

Legu pli » 2009.01.24 Tobiasz Kaźmierski

Muzikaj Artaj Konfrontoj en Esperanto

Dum la plej lastaj sunaj tagoj de septembro okazis en Poznano XXIV-a ARKONES – Artaj Konfrontoj en Esperanto. Oni povas pritaksi la aranĝon laŭ la statistiko: pli ol 200 partoprenintoj el ĉ. 25 landoj kaj proksimume 400 formanĝitajn sandviĉojn. Bona atingo. Krom tio tre vasta programo, kiu ankoraŭfoje mirigis je sia abundeco. Kelkaj eĉ plendis ke programeroj okazis paralele – la plej bona pruvo ke ARKONES estas programe la plej bona.

Legu pli » Komentoj 2008.10.12 Tobiasz Kaźmierski

Eŭropaj Tagoj de Heredaĵo en Wągrowiec

En la tagoj 12-14a de septembro en la grandpolia urbo Wągrowiec (situanta inter Poznań kaj Gniezno) okazis ago-finsemajno dediĉita al inaŭguro de jubilea jaro de kreinto de Esperanto – Ludoviko Zamenhof. Okaze de venontjara tutmonda festado de la 150-a datreveno de naskiĝo de Zamenhof, en Wągrowiec oni komencis festadon de tiu Jubileo en Grandpolio.

Legu pli » Komentoj 2008.10.03 Tobiasz Kaźmierski

Nova jardeko de Interlingvistikaj Studoj en UAM

La nuna septembra sesio de la Interlingvistikaj Studoj (en UAM, Poznano) estis escepta, ja kompletiĝis la unuaj 10 jaroj. La evento estis festata per internacia simpozio pri la Lingvistikaj kaj kulturaj aspektoj de interlingvistiko (18-19.09), kiun partoprenis 85 homoj el 22 landoj (programo kaj raporto: http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/). Ĉeestis ankaŭ la gvidantoj de la universitato kaj esprimis sian kontenton.

Legu pli » Komentoj 2008.10.02 Tobiasz Kaźmierski