Aktualaĵoj

Paweł Janowczyk forpasis

WLa 19-an de januaro 2018 forpasis Paweł Janowczyk – organizanto de Arkones, vicprezidanto de E-Senco kaj motoro de la E-vivo en Poznano, nia grandioza amiko. Homo – institucio. Ni akompanos Paŭlon en lia lasta vojo en la Tombejo Junikowo en Poznano, la 26-an de januaro. (fot. Joannna Filipowicz-Choroszucha).

Ripozu en paco!

Legu pli » Komentoj 2018.01.24 Tobiasz Kaźmierski

Forpasis profesoro Zbigniew Galor

Kun granda malĝojo ni komunikas, ke pasintnokte forpasis poznana esperantisto, profesoro en la Sociologia Instituto de la Universitato en Szczecin, stabano de Interlingvistikaj Studoj en Poznań, aŭtoro de pluraj sciencaj, ankaŭ priesperantaj, publikaĵoj, organizanto de Arkones, amiko kaj membro de nia societo.

Legu pli pri Zbigniew Galor en lia retpaĝo

Legu pli » Komentoj 2017.01.27 Tobiasz Kaźmierski

Zmarł Prof. Zbigniew Galor

Z wielkim smutkiem zawiadamiamy, że minionej nocy odszedł poznański esperantysta, profesor nauk społecznych, autor wielu publikacji naukowych, w tym dotyczących esperanta, organizator Arkonesu, członek naszego towarzystwa.

Legu pli » Komentoj 2017.01.27 Tobiasz Kaźmierski

Rekorda interesiĝo pri la interlingvistikaj studoj de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano

La 20-an de septembro kun 26 aliĝintoj el 14 landoj (7 el Brazilo, po 3 el Hispanio kaj Pollando, po 2 el Slovakio kaj Svedio, po 1 el Rusio, Kroatio, Irano, Ĉehio, Hungario, Nederlando, Belgio, Francio kaj Granda Britio) restartis la interlingvistikaj studoj de UAM la 6-an fojon ekde 1998. La brazila entuziasmo videble kreskis malgraŭ la granda distanco kaj portis freŝan koloron al la eŭropa paletro. La varbado estis nun pli grandskala, dank’al la paĝaro edukado.net, UEA kaj ESF. Ĉi-lasta disponigis bazan stipendion al 13 partoprenantoj. Edukado.net sukcese lanĉis kampanjon por helpi financi la vojaĝkostojn de la partoprenantoj al Pollando. ESF lanĉis subtenkampanjon “AMU Poznanon!” por la sekva semestro (esperantic.org/amu), ja la regula partopreno postulas grandan sindediĉon de la gestudentoj.

Legu pli » Komentoj 2014.10.01 Tobiasz Kaźmierski

Problemoj de internacia lingva komunikado kaj iliaj solvoj

Problemoj de internacia lingva komunikado kaj iliaj solvoj – La tria Interlingvistika Simpozio okazos en Poznano inter la 25-26.09.2014.

Legu pli » Komentoj 2014.06.02 Tobiasz Kaźmierski

Interlingvistika sesio kun instruista trejnado en UAM

Efike kaj agrable pasis la interlingvistika sesio (1-7.02.2014) en la universitato Adam Mickiewicz, Poznano kun partopreno de dudeko da gestudentoj el 10 landoj (entuziasma kvinopo el Brazilo, triopo el Pollando, po 2 el Svislando, Francio kaj Germanio, po unu el Rusio, Hungario, Japanio, Koreio kaj Portugalio). Legu pli » Komentoj 2014.02.10 Tobiasz Kaźmierski

Interlingvistikaj Studoj en 2014: la sesa sesio

La sesa sesio okazos inter la 01-07.02.2014 en la Lingvistika Instituto de UAM (aleo Niepodległości 4, salono 202 k 203 B k). Jen la provizora programo elŝutebla .

Legu pli » Komentoj 2014.01.21 Tobiasz Kaźmierski

Ni okazigis la 29-an ARKONES

Ekde la 20-a ĝis la 22-a de septembro 2013 okazis en Poznań la 29-aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto ARKONES. Partoprenis ĝin 166 personoj el diversaj landoj en Eŭropo kaj en la fora mondo.
La festivalo okazis en la Fervojista Kulturdomo. Ĝi estis rimarkita en la esperantlingvaj amaskomunikiloj.
Legu pli en la retejo de ARKONES

Legu pli » Komentoj 2014.01.07 Tobiasz Kaźmierski

La 15a studjaro de la Interlingvistikaj Studoj

Por tiuj, kiuj studas ĉe la interlingvistika fako de UAM (Universitato Adam Mickiewicz), la tria semajno de septembro signifas surlokan sesion en Poznano. Tiujn, kiuj volas sperti riĉan internacian kulturan programon dum la semajnfino, Arkones (jam la 28a!) allogas. Ĉe la Interlingvistikaj Studoj de UAM komenciĝis la 15a studjaro: la dua jaro de la kvina grupo. La persistaj partoprenantoj alvenis el pluraj landoj (Hungario, Svislando, Germanio, Ruslando, triopo el Pollando kaj kvaropo el Brazilo).

Legu pli » Komentoj 2012.10.01 Tobiasz Kaźmierski

28-aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto – kun aŭspicioj kaj membroj de TEJO!

Jam la 21-an de septembro komenciĝas la plej granda en Pollando kaj unu el la plej bonaj en la mondo, arta festivalo en la lingvo internacia esperanto. La organizantoj atendas ĉirkaŭ 150 gastojn, kiuj restos en Poznań almenaŭ ĝis la 23-a de septembro.

Legu pli » Komentoj 2012.09.01 Tobiasz Kaźmierski