Esperantaj aktualaĵoj el Poznań
Rekorda interesiĝo pri la interlingvistikaj studoj de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano
La 20-an de septembro kun 26 aliĝintoj el 14 landoj (7 el Brazilo, po 3 el Hispanio kaj Pollando, po 2 el Slovakio kaj Svedio, po 1 el Rusio, Kroatio, Irano, Ĉehio, Hungario, Nederlando, Belgio, Francio kaj Granda Britio) restartis la interlingvistikaj studoj de UAM la 6-an fojon ekde 1998. La brazila entuziasmo videble kreskis malgraŭ la granda distanco kaj portis freŝan koloron al la eŭropa paletro. La varbado estis nun pli grandskala, dank’al la paĝaro edukado.net, UEA kaj ESF. Ĉi-lasta disponigis bazan stipendion al 13 partoprenantoj. Edukado.net sukcese lanĉis kampanjon por helpi financi la vojaĝkostojn de la partoprenantoj al Pollando. ESF lanĉis subtenkampanjon “AMU Poznanon!” por la sekva semestro (esperantic.org/amu), ja la regula partopreno postulas grandan sindediĉon de la gestudentoj.
Legu pli » Komentoj 2014.10.01Problemoj de internacia lingva komunikado kaj iliaj solvoj
Problemoj de internacia lingva komunikado kaj iliaj solvoj – La tria Interlingvistika Simpozio okazos en Poznano inter la 25-26.09.2014.
Legu pli » Komentoj 2014.06.02Interlingvistika sesio kun instruista trejnado en UAM
Efike kaj agrable pasis la interlingvistika sesio (1-7.02.2014) en la universitato Adam Mickiewicz, Poznano kun partopreno de dudeko da gestudentoj el 10 landoj (entuziasma kvinopo el Brazilo, triopo el Pollando, po 2 el Svislando, Francio kaj Germanio, po unu el Rusio, Hungario, Japanio, Koreio kaj Portugalio). Legu pli » Komentoj 2014.02.10Interlingvistikaj Studoj en 2014: la sesa sesio
La sesa sesio okazos inter la 01-07.02.2014 en la Lingvistika Instituto de UAM (aleo Niepodległości 4, salono 202 k 203 B k). Jen la provizora programo elŝutebla .
Legu pli » Komentoj 2014.01.21Ni okazigis la 29-an ARKONES
Ekde la 20-a ĝis la 22-a de septembro 2013 okazis en Poznań la 29-aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto ARKONES. Partoprenis ĝin 166 personoj el diversaj landoj en Eŭropo kaj en la fora mondo.
La festivalo okazis en la Fervojista Kulturdomo. Ĝi estis rimarkita en la esperantlingvaj amaskomunikiloj.
Legu pli en la retejo de ARKONES
La 15a studjaro de la Interlingvistikaj Studoj
Por tiuj, kiuj studas ĉe la interlingvistika fako de UAM (Universitato Adam Mickiewicz), la tria semajno de septembro signifas surlokan sesion en Poznano. Tiujn, kiuj volas sperti riĉan internacian kulturan programon dum la semajnfino, Arkones (jam la 28a!) allogas. Ĉe la Interlingvistikaj Studoj de UAM komenciĝis la 15a studjaro: la dua jaro de la kvina grupo. La persistaj partoprenantoj alvenis el pluraj landoj (Hungario, Svislando, Germanio, Ruslando, triopo el Pollando kaj kvaropo el Brazilo).
Legu pli » Komentoj 2012.10.01






